PIV · 11961
★pendol/o
★pendol/o
1 Pezaĵo, pendanta de fiksa punkto k balanciĝanta laŭ egalaj temperoj.
2 Ⓣ Reguliga organo de horloĝo, konsistanta el maso fiksita ĉe la ekstremo de oscilanta vergeto: la pendolo de la horloĝo iradis tien k reen Z.
3 ⛷ Pendolsimila ludilo, kiu konsistas el sidtabulo, pendanta de du longaj ŝnuroj k laŭvole svingebla (balancilo). ☞ baskulo.
pendola. Rilata al pendolo: pendola movo.
sekundopendolo ☐ Pendolo, kies pendola tempo estas precize unu sekundo.