← Reen al S

PIV · 15060

★sving/i

sving/i (tr)
Rapide k ripete moveti ion en aero tien k reen: la tranĉilon li svingis senintence Z; ĥorknaboj svingis arĝentajn incensilojn Z; svingi bastonon, la pugnon; svingi la manon, la ĉapelon por saluti; svingante la penikojn de sia velura vesto B; (analoge) svingi per la naztuko Z (por adiaŭi); svingi k tremigi kordon Z.
Forte streĉi la muskolojn, por ekĵeti ion antaŭen: svingi pilkon, martelon; forte svinginte la arĝentan pelvon, li ĵetis ĝin en Rejnon Z; li svingis la piedojn k eksaltis sur la sofo B; svingi alte sian piedon Z; kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas Z; ili dancis svingante sin tien k reen Z; sidi sur tablo, svingante la krurojn.
(f) Ekmovi, ekimpulsi, instigi: lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas Z; puno pekon svingas, favorkoreco ĝin estingas Z.
svingo
Ago de tiu, kiu svingas: la svingo de ŝia mano estis tro forta, k la birdoj forflugis B; ĉe ĉiu svingo de la sonorilo la turo ektremis.
𝅘𝅥𝅰 (vs) Tio, kio en ĵaza ritmo svingigas homojn.
(ss) 𝅘𝅥𝅰 Ĵaza stilo, naskita ĉ. 1935, k karakterizata de grandaj orkestroj, brilaj solistoj k uzo de kvar egalaj pulsoj.
En boksado, frapo farita per flanka svingado de la brako.
svingado. Pli-malpli daŭra aŭ ripeta svingo: la svingado de viaj femuroj estas kiel ĉenringoj majstre ellaboritaj X; svingado de ŝipo ĉe ankro.
svingiĝi. Iĝi svinganta: hamako svingiĝis sub la arboj; svingiĝantaj ruĝaj fiŝoj; junuloj k knabinoj svingiĝas en danco Z; la glitkurantoj svingiĝadis sur la lagoj Z; la boato svingiĝis ĉirkaŭ sia ligoŝnuro; la montrilo de la kompaso strange svingiĝis ĉe la alproksimiĝo de la tajfuno.
svingiĝo. Movo de iu, io svingiĝanta: per oblikva svingiĝo la insekto saltis sur la bruston al la reĝidino Z; ĝi falis k rompiĝis, sed ĝiaj pecetoj estis ankoraŭ en tia svingiĝo, ke ili saltis k ruliĝis Z; kiam la sonorilo estis en la plej granda svingiĝado, ĝi deŝiriĝis Z; (f) tio estas nur svingiĝoj k moviĝoj de la nervoj Z.
svingilo. Ĉio, kio servas por svingi k nome:
Frapilo pendanta en sonorilo.
Pendolo de horloĝo.
Batilo de draŝilo.
Fera stango, por funkciigi pumpilon.
Pendolo de ludaparato.
eksvingi. Komenci movon de svingo: unu el la rabistoj eksvingis sian hakilon Z; nur vent’ eksvingas la krevintan sonorilon K; eksvingeti la fingron (admone).
elsvingi. Eligi per svingado: elsvingigi sian piedon el truo; (f) ribelo deziris elsvingi el la jugo sian kolon.