← Reen al I

PIV 2020 · 6455

impet⁸i

impet8i (ntr) Forte k vive sin ĵeti antaŭen: la ondoj impetas kontraŭ la bordo; vento ekimpetis K. sin svingi.
impeto. Granda puŝforto; energio de la antaŭenmovo: la nekontraŭstarebla impeto de la arabaj rajdantoj; rompi per digoj la impeton de la rivero; (f) la impeto de lia elokventeco. elano, torenteco.
impeta. Moviĝanta kun energio, rapideco k forto: impeta galopo, fluego; (f) impeta parolado.