PIV 2020 · 6456
impetig/o
impetig/o ⚕ Kontaĝa haŭt-afekcio kaŭzata de streptokoko aŭ stafilokoko, k kiun karakterizas erupcio de veziketoj, ellasantaj likvon, kiu, sekiĝante, formas flavajn krustojn.
impetiga. Havanta la naturon de la impetigo.
impetigizado. Inokulo de impetigo sur vundon, haŭtan lezon ktp.