← Reen al T

PIV 2020 · 15821

torent¹o

torent1o
🌄 Monta rivero, kun rapidega fluo k granda erozia povo: la torento Cedron N; transpaŝi torenton; li elektis al si kvin glatajn ŝtonojn el la torento X; justeco fluu kiel akvo, k vero kiel potenca torento! X.
(f) Io, kio elfluas abunde k rapide: torento da maldolĉaj larmoj ekfluis sur ŝiajn vangojn Z; ĝi (arbo) eksentis, kvazaŭ nova torento da vivo trafluas ĝin de la radikoj ĝis la plej altaj branĉoj Z; torento da vortoj Z, da insultoj; torento da tonoj k pensoj ŝin trafluis Z; torento da blindiga lumo verŝiĝis sur ŝin Z; la digo estas for, k la torento de liaj deziroj povos pli libere flui Z. lavango, pluvego.
torenta. Rilata al torento: torenta fluejo, konuso; (analoge) torenta pluvo; (f) torentaj larmoj.
torente. Kiel torento: ŝia babilado fluadis torente.
torenti (ntr) Flui torente: ha, kiel la pluvo torentis! Z; (f) ili torentis sur la urbon.
torenteco. Impeto, kvazaŭ de torento: la torenteco de ŝiaj karesoj k kisoj ektimigis la knabon.
pluvtorento Tre forta ekpluvo, kun granda precipitaĵo.