PIV 2026 · Artikolo 9189
★lavango
★ lavango amasego da neĝo, kiu ruliĝas de monto: simile al lavangoj ĝi la neĝo faladis de la tegmentoj Z
(figurasence) la ekskursantoj estis superŝutataj per lavango da statistikaj informoj CPi lavango da homoj lavango da vortoj lavango da riproĉoj lavango da da indigno lavango da misinformoj kaj mensogoj ADG lavango da malfacilaĵoj JLe
➞ hajlo, pluvo, torento. lavanga rilata aŭ simila al lavango: lavanga diluvo CPi
(figurasence) POLI lavanga venko de partio elektita de granda plimulto de la balotantoj PGu lavange kreski pliiĝi senĉese kaj rapide kiel ruliĝanta neĝbulo
lavangi
1 fali en aŭ simile al lavango: diluvo lavangis sur ŝian dekstran ŝultron CPi
2 POLI ricevi multe pli da voĉdonoj aŭ parlamentaj seĝoj ol sia(j) kontraŭulo(j): lavangis la skotnacia partio, kaptante 56 skotajn seĝojn el 59 PGu