PIV 2026 · Artikolo 5630
★hajlo
★ hajlo
1 METE glaciiĝinta pluvo dense falanta en grajnoj: per hajlo Li batis iliajn vinberojn MT la Eternulo pluvigis hajlon MT ➞ prujno.
2 (figurasence) densa falado de rondaj aĵoj: ŝtona hajlo MT hajlo da kugloj Z ŝutante densan hajlon da perlaro gria G
hajla rilata al hajlo: hajla pluvego MT ➞ torento.
hajli ntr, ordinare sen subjekto fali el nuboj en la formo de hajlo: post tritaga pluvego komencos hajli. La hajleroj estos grandaj kiel kokinaj ovoj OE (figurasence) sur la podion hajlas bronzaj moneroj kaj daktiloj SPo
hajlero grajno de hajlo.
hajleto grajlo.