PIV 2020 · 12932
★prujn/o
★prujn/o. Roso aŭ delikata nebulo, kiu glaciiĝinte metas molan tavolon da glacieroj sur la aĵojn: la prujno briligis la arbaron, kvazaŭ ĝi estus pudrita per diamanta polvo Z; ŝi viŝis per la mano la palpebrojn kovritajn de prujno B; oni aŭdas la murmureton de l’ prujnaj steletoj, falantaj teren B; sur la supraĵo de la dezerto kuŝas io delikata, kiel prujno sur la tero X. ☞ grajlo, glatiso.
prujnumo 🍁 Vakseca aŭ fajne kristala, prujnaspekta tavolo sur la supraĵo de iuj vegetaĵoj: prujnumo de vinbero, de la folioj de brasiko, de la talo de iuj likenoj.