PIV · 12933
★prun/o
★prun/o 🍁
1 Frukto de prunarbo; drupo obovoida aŭ globa, enhavanta pli-malpli longforman, ŝtone malmolan kernon, manĝata freŝa aŭ sekigita (sekpruno) k uzata por konfitaĵoj, ĵeleoj k produktado de brando. ☞ kveĉo, mirabelo, prunelo, renklodo, umeo.
2 Frukto de prunarbo k de la sp-oj de prunuso parencaj al prunarbo.
prunujo, prunarbo. Grava fruktarbo (doma prunuso), eble origina el SU Azio, vaste kultivata por prunoj 1.