PIV 2026 · Artikolo 2163

★brando

Litero B★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 8
  1. brandej/o
  2. agavobrando
  3. ĉerizobrando
  4. grenbrando
  5. juniperobrando
  6. karviobrando
  7. prunobrando
  8. ter/pombrando
★ brando alkohola trinkaĵo farita per distilado de alkoholhava likvo (ekz. vino) aŭ de fermentintaj greno, fruktoj k.a.: angla brando rusa brando fajna brando ➞ arako, grogo, konjako, sakeo; brandofarejo.
brandejo trinkejo, kie oni ĉefe servas brandon: la popularigado de la lingvo Esperanto en danchaloj kaj brandejoj BJEN ➞ drinkejo.
agavobrando brando el agavo, ekz. tekilo aŭ pulko.
ĉerizobrando brando el acidaj ĉerizoj kaj merizoj, ekz. kirŝo.
grenbrando brando el greno.
juniperobrando brando aromigita per juniperaj berkonusoj, ekz. bitero kaj ĝino 1.
karviobrando brando aromigita per karvio.
prunobrando brando el prunoj, ekz. slivovico.
terpombrando brando el terpomoj.