PIV 2020 · 4309
★far/i
★far/i (tr)
I - Kaŭzi, ke io konkreta estiĝu:
1 Estigi el materialo, doni formon al: kial mia patro faris min? Z; fari makulon, rondon Z, statuon Z, potojn Z; abeloj faras ĉelojn el vakso; Dio faris la du grandajn lumaĵojn k la stelojn X; (analoge) fari ion el nenio; tablo kovrita faras amikojn Z. ☞ krei.
2 Estigi el kunmetitaj, prilaboritaj elementoj: fari tablon, kuvon, domon, muron Z, ŝtonan vojon, ponton Z, violonon Z; fari ses kopiojn de la manuskripto; (analoge) fari el falĉilo sabron.
3 Fabriki: fari radojn, biciklojn, paperon, tolon, ŝlosilojn.
II - Kaŭzi, ke io abstrakta estiĝu:
4 Estigi geston, plenumi agon, teni konduton: fari grimacon Z, bonan mienon Z, saluton; fari paroladon Z, kurson Z, militon, ŝtelon Z, rabon Z, krimon, venĝon Z, atakon, miraklon, petolaĵon Z, eraron Z, ŝercon; havi multon por fari; la filozofo – kion fari? – vole-nevole liberigis Ezopon K.
5 Plenumi ion, al kio oni estas devigata: fari la volon de Dio; fari siajn jurajn studojn; fari tion, kion ordonas leĝo; fari sian devon Z, taskon Z, metion; fari komercon; fari feston Z, Paskon Z.
6 Estigi eksteran rezulton, efiki sur ion: fari al iu vundon, ion malbonan Z, perforton Z, timon Z, honoron Z, surprizon Z, servon, demandon Z al iu; fari kontrakton Z, pacon Z; la kanonoj faris breĉon en la remparoj; eĉ la plej forta deziro ne povas fari tion, ke menso ne instruita penetru en la misterojn de la scienco Z; (analoge) tio nenion faras (estas indiferenta); vort’ en ĝusta momento faras pli ol arĝento Z.
III - Efiki sur ies econ:
7 Pasigi iun, ion de unu stato al alia: oni faris lin generalo Z; fari ion tro facila Z; fari iun mokataĵo X; fari el iu arkon Z; mi faros el viaj urboj dezerton X; fari el neceseco virton Z; el homo fari duondion Z.
8 Aranĝi en ia maniero: fari ordon Z (en ĉambro), fari al si la vojon Z; fari diferencon, distingon inter (pluraj aferoj); la bordo faris golfeton; (analoge) fari al si oportune Z; fari al si bone Z.
9 Konsistigi: dek k dek faras dudek Z; sesdek minutoj faras unu horon Z; du botoj faras paron Z.
IV -
10 Agi iamaniere, iel efiki: la trompantoj faris, kvazaŭ ili vestas al li ĉiun pecon Z; la Eternulo faris laŭ la vortoj de Moseo X; mi ne faris laŭ mia koro X; faru laŭ via plaĉo; la infanoj faris kun li, kiel li ordonis al ili Z; mi ne scias, kiel fari; la rabeno antaŭpreĝis la preĝon de nokto, kiel ordinare estas farate ĉe homoj mortmalsanaj Z; kiel devas esti farate Z; mi abonas la Gazeton, kiel li ankaŭ faris Z; bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo Z.
V -
11 Agi (abs): kiu multe parolas, ne multe faras Z; kritiki estas facile, fari malfacile Z; Dio ĝuste faras Z; ne parolu, sed faru B; pli bone ne fari, ol erari Z. Rim. 1 far estas uzata de Z. kvazaŭ suf., por akcenti la nuancon de objektiva agado: dolorfaro, falsofari, juĝofaro, krimfaranto, oferfaro ktp.
far. Fare de: la traduko de «Hamleto» far Z.
faro. Ago de tiu, kiu faras; konkreta aspekto de ago: sed la pensoj ĉe mi ne fariĝis faroj Z; ĉu bona, ĉu malbona – ĉiu mem por sia far’ ricevas rekompencon Z; amo k kuraĝo nin kondukas al grandaj faroj Z; inter diro k faro estas maro Z; estas bele ripozi de siaj faroj! Z; faro farinton rekomendas Z; pli da bruo, ol da faro Z; bona faro de skolto; la fido sen faroj estas senfrukta N.
fare de. Prepoziciaĵo, enkondukanta la aganton post subst., esprimanta agon: kelkaj postulas la administradon de la filioj fare de la asekuritoj mem; dum vizito al nia sidejo fare de fremdaj kolegoj; reguligo de salajroj k laborkondiĉoj fare de la ministro mem. ☞ far.
faraĉi. Malbone, senzorge fari: el la faraĉo fariĝis kaĉo Z.
faradi. Regule, konstante, ripete fari: mi faradis, kion mi povis fari Z; liaj filoj havis la kutimon faradi festenon X.
farado
1 Daŭra agado: resti sen farado Z; nenifarado.
2 Daŭra, konstanta produktado; plenumado: la farado de mebloj, de versoj; farado de justaĵo estas ĝojo X; Dio gardu viajn sklavojn de farado de tia afero! X.
faraĵo. Io farita.
farebla. Tia, ke ĝi povas esti farata.
farema. Ema al farado, al aktiveco: via faremeco estus multe pli utila, se […] Z.
farenda. Devige farota.
farigi. Kaŭzi, ke iu faru: farigi al si ŝuojn laŭmezure; ni farigos al ni konsciencon laŭ la plej nova fasono Z.
★fariĝi
1 Komenci esti, okazi: subite fariĝis nokto; fariĝu, kio volas! Z; kio fariĝis, jam ne refariĝos Z; iele fariĝis, ke ŝi ne edziniĝis Z; kio fariĝas kun la homo, kiam venas la morto? Z; se gut’ al guto aliĝas, maro fariĝas Z.
2 Transiri de unu stato en alian: nevo de papo facile fariĝas kardinalo Z; ŝi fariĝis tiel malaminda, ke […] Z; fariĝu amoplena, vi homa animo! Z; mi ne scias, kio fariĝos el mi Z, kio mi fariĝos Z; (analoge) fariĝis nigre antaŭ ŝiaj okuloj Z; al nia sinjoro la reĝo fariĝos varme X (ĉe la korpo de junulino); fariĝis en ĝi klare Z. ☞ iĝ/ IV.
fariĝo. Okazaĵo.
faristo. Tiu, kiu metie faradas ion: faristo de pano; (f) granda parolisto estas duba faristo Z.
faritaĵo. Faraĵo: tio estis ne dioj, sed faritaĵoj de homaj manoj X.
alfari (ark.) Adapti: stenografia sistemo alfarita al E..
elfari
1 Produkti farinte: vi ne elfaris eĉ unu brikon! Z.
2 Ĝisfunde fari.
malfari. Kaŭzi, ke io farita ne plu estu: ŝi malfaris dum la nokto la laboron de la tago.
memfarita. Sin mem farinta, instruinta, sen helpo de alia: memfarita artisto.
misfari. Malĝuste, erare fari.
nefarebla. Neebla.
refari
2 Doni al io novan, pli bonan formon: refari eraran kalkulon; ĉu vi komencos simple refaradi la karton (mapon) de Eŭropo? Z; la leĝoj de l’ naturo ne estas refareblaj Z. ☞ rebaki, reformi.
refaraĵo. Io refarita: la refaraĵo de senparola filmo.
refariĝi
1 Reveni al antaŭa stato: ĉar vi estas polvo k refariĝos polvo X.
2 Denove okazi: farita ne refariĝos Z.
senfara. Ne akompanata de faro, de ago: senfara plendo ne estas defendo Z; Dion fidu, sed senfare ne sidu Z; resti senfare Z.
bonfari (ntr) Fari bonon al iu: bonfaru al via sklavo, ke mi vivu X.
bonfaro. Helpa, kompleza, serva ago, farita al iu: bonfaron oni facile forgesas Z; tio estus ne venĝo, sed komplezo k bonfaro Z; tiuj bonfaroj, kiujn al homoj donas klereco Z; tiu redonos al li por lia bonfaro X.
bonfara. Faranta bonon al iu, helpa: ŝi preskaŭ mortus, se ŝiajn sentojn ne kaptus bonfara sveno Z; la fulmotondro montriĝis tre bonfara, ĉar ĝi purigis la atmosferon Z; donu vian helpon, bonfaraj gracioj! Z; kvieta k bonfara estis la dormo Z.
bonfarado. Daŭra, ripeta bonfaro: danko sincera, kiu logas bonfaradon Z; mi deziras bonfaradon, sed ne oferon X; vera kristaneco montriĝadis en ilia tuta bonfarado Z.
bonfaranto. Persono, kiu bonfaras: kara amiko, baptano k bonfaranto! Z; riĉa sinjorino, kiu estas bonfarantino de nia laborejo Z.
bonfarema. Helpa (pp personoj): mi scias, ke vi estas bonfaremaj, ke vi partoprenas en ĉiuj filantropiaj aranĝoj Z.
ĉarfaristo. Metiisto, kiu faradas ĉarojn.
glavfaristo Z. Metiisto, kiu faradas glavojn.
juĝfaro. Juĝo 1.
leĝfari Vd leĝo.
malbonfaro. Malhelpa, malamika ago: liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon X.
monfarejo. Konstruaĵo, en kiu la rajtigita potenco (urbo, ŝtato ks) fabrikas la monerojn k la biletojn.
nenifarado. Senaktiveco, maldiligenteco.
oferfaro. Oferado.
ordofari (tr) Fari, ke io estu en ordo: la liton ŝi ordofaros per du kusenoj k lana kovrilo Z.
pentofari. Ripari pekon aŭ kulpon per pentaj suferoj k bonaj agoj: sed se eĉ pentofari ni ne povas? Z; se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn! Z; lasu, sinjoroj, ke mi ne mortu sen pentofaro! Z.
radfaristo. Lignaĵisto, kiu faras radojn por ĉaroj ks.
salfari (ntr) Pritrakti salajn akvojn, por ricevi salon.
vinfarado. Farado de vino el la vinberoj.
vitrofaristo. Laboristo, kiu fabrikas la vitron.
vortfarado Λ Parto de la leksikologio, studanta la elementojn, el kiuj konsistas la vortoj de difinita lingvo, k la manierojn, kiel ili kombiniĝas inter si por formi pliajn vortojn: la reguloj de la internacia (E-a) vortfarado Z. ☞ derivado, kunmetado.