← Reen al D

PIV · 2855

★dec/i

dec/i (ntr)
Esti prave, juste ŝuldata pro rajto aŭ merito: kiaj ceremonioj decas (por ŝin entombigi) ? Z; al malfeliĉulo decas kompato de amiko X; la krono, kiu decas al la belo Z; muziko tia, kia decas por la kuirejo Z; tio ne decas al lia ofico. kongrui, konveni, taŭgi.
(senpersone) Esti konforme al ies karaktero, situacio: ĉu decas tro malŝati siajn farojn? Z; da reĝa vino estis multe, kiel decis al la reĝo Z; kiam vi kondutos, kiel decas al bonedukita fraŭlino Z; ne decas laŭ propra vol’ komentarii la sanktan tradicion Z; li fariĝis ree tre afabla, kiel decas al mastro, kiu regalas gastojn B; ĉu decas, ke virino preĝu al Dio ne vualite? N. Rim. Post deci oni uzas indikativon, se oni esprimas opinion pri pasinta fakto: ne decas, ke reĝa filo estis tiel vergita. Oni uzas volitivon, se oni esprimas opinion pri futura ago: ne decas, ke vi elportu la punon de alia kulpulo.
deca
Prave ŝuldata aŭ postulata: akcepton decan ni al li faras Z; nu, se ni ne farus decan respekton al li Z […]; li ne havas la decan aĝon por decidi tion; en ĉio devas esti observata la deca mezuro; tio ne estas deca kaŭzo por fieriĝo Z; vi faris malgrandan proveton de laborado, k, kiam ĝi restis sen deca sukceso, vi tuj ĉesis! Z; ĝi estas ĝusta silikvo k tre deca por mi Z.
(ironie): tio estos por li deca puno Z; li ricevis decan bastonadon.
Konforma al la regantaj moroj, precipe pri seksaj aferoj: virinoj sin vestu per decaj vestoj N.
dece
Kiel oni devas, kiel estas juste: Fortinbras, ne respektante dece nian indon […] Z; atakoj, kiuj ne donis (al la E-istoj) la povon dece orientiĝi k interkomunikiĝi Z; lernante fremdajn lingvojn, ni ne havas la eblon dece fordoni nin eĉ al unu el ili Z; mi lernis dece estimi ĝin Z; al ŝi do oni donis, pli ol dece Z.
Konvene: oficisto en dece butonumita uniformo B.
deco. Tio, kio estas rigardata kiel juste ŝuldata aŭ bonmora: agi kontraŭ la deco.
maldeca. Malkonforma al la regantaj moroj, speciale pri seksaj aferoj: al ni, filinoj de Juda, malpermesite estas porti maldecajn vestojn B.
maldecaĵo. Maldeca ago aŭ parolo: diri maldecaĵojn. skandalo.
nedeca Z. Ne obeanta al la deco.