← Reen al S

PIV · 14341

skandal²o

skandal2o. Kolektiva indigno, kaŭzata de ia malbona ago kulpita de respektata publika persono: kia neatendita skandalo! Z; mi vidas nur tro klare la grandan skandalon, kiun povus kaŭzi mia neveno Z; la skandalo baziĝas sur la naiva kredo, ke la altklasaj homoj estas pli virtaj ol la aliaj.
skandala. Rilata al skandalo: skandala konduto B; sed se mia nomo estas enmiksita, la afero povas fariĝi tre skandala Z; ŝi ĉiam havis sur la lango ian skandalan historion Z.
skandali (tr) Kaŭzi skandalon: lia malrespekto skandalis ĉiujn ĉeestantojn.
skandaliĝi. Eksenti skandalon. ŝoki.