← Reen al K

PIV · 8272

kongru/i

kongru/i (ntr)
 Z Esti interkonforma: la atesto kongruas kun la asertoj de la akuzito; kongruantaj datoj; la faktoj ne kongruas kun tiu hipotezo. konveni, respondi, taŭgi.
(pp du geometriaj figuroj) Esti koincideblaj per movo de unu el la figuroj.
(pp du entjeroj) Havi diferencon divideblan per donita nombro: a kongruas al b module m, se (a − b) / m estas entjero.
Plenumi saman funkcion k esti interŝanĝebla; interkonveni: la nova programo plejparte kongruas kun la malnova.
(pp histo, organo de donanto) Ne aŭ malmulte estigi imunan netoleron ĉe la ricevanto: hista interkongrueco.
kongrua 💻 Kongruanta: kongruaj trianguloj; kongruaj komputiloj, retrokongrua.