← Reen al K

PIV 2020 · 8273

koni/o

koni/o 🍁 G. (Conium el apiacoj) de venenaj, dujaraj herboj kun folioj 1−4-oble plume dividaj k kun umbeloj el multaj, blankaj, kvazaŭ sensepalaj floroj; 6 sp-oj el Eŭropo, Azio k N k S Afriko.
makula konio. Sp. de konio (C. maculatum) treege venena, senhara, kun stara, kava, ruĝe makula tigo. Sin. granda cikuto. cikuto, etuzo.
koniino Venena alkaloido, C8H17N, el la makula konio.