PIV 2026 · Artikolo 4152

etuzo

Litero E

etuzo BOTA unu- aŭ dujara herbo, kun kava tigo laŭlonge stria, kun glataj folioj fajne plume dividaj kaj kun malgrandaj blankaj floroj; venena trudherbo el Eŭropo, okcidenta Azio kaj norda Afriko. genro Aethusa, sola specio cynapium Sin. malgranda cikuto. ➞ apiaco, cikuto, konio.