PIV · 8271
★kongres/o
★kongres/o
1 Solena kunveno de samcelanoj aŭ samprofesianoj, el unu aŭ el diversaj landoj, por diskuti komunajn literaturajn, sciencajn, politikajn, ekonomikajn demandojn: kongreso de medicinistoj, de lingvistoj; kongreso de E. Z; universala, nacia, internacia kongreso Z; la Bulonja, Ĝeneva kongreso Z; ĉe niaj kongresoj Z; en la kongreso Z.
2 ♜ Iama nomo de diplomatiaj konferencoj: la Kongreso de Vieno Z (1815), de Parizo (1856).
3 Σ Nomo de iuj leĝodonaj asembleoj (federacia asembleo en Usono, komuna kunveno de ambaŭ asembleoj en Francio).
kongresa. Rilata al kongreso: la kongresa karavano; kongresaj laborkunsidoj.
kongresi (ntr) Kunveni en kongreso: ni kongresas nun en glora universitata urbo de Granda Britujo Z.
kongresano. Ano de kongreso.
antaŭkongreso, postkongreso. Akcesoraj, ĝenerale distraj aŭ turismaj kunvenoj, aranĝitaj antaŭ aŭ post kongreso, ofte en alia urbo aŭ en la ĉirkaŭa regiono.