PIV · 13389
★respond/i
★respond/i
1 (tr) Demandite, diri: mi havas nenion por respondi Z; mi havos, kion respondi al mia insultanto X; li ne respondis eĉ unu vorton; li respondis, ke li konsentas; «estus tre bele», respondis la filino Z; (abs) kial vi ne respondas al mi? ĉu vi min komprenas? respondu! Z; ili min vokos, sed mi ne respondos X; la reĝo respondis al la popolo malafable X; li respondis nur per insultoj. ➞ rajto.
2 (tr) Reciproki per diro aŭ skribo: la redaktejo sendos al mi tiujn demandojn, k mi respondos ilin en La Revuo Z; mi ricevis vian leteron […], kiun mi ne povis tuj respondi Z; amaso da ne responditaj leteroj Z; unuj respondas tiun ĉi demandon per absoluta «jes» Z; (analoge) respondi la pordon, la telefonon; respondi ŝipon (per salvo, resaluto).
3 (al) Esti proporcie, simetrie akordigita kun: la 1a de Januaro de la malnova rusa kalendaro respondas al la 14a de la nova; via desegno ne respondas al la bezonoj de la revuo Z; la flankoj de la palaco bone respondas unu al la alia B; la fortoj ne ĉiam respondas al la kuraĝo B; homo apartenas al tiu aŭ alia tradicia religio ne tial, ke ĝi la plej multe respondas al liaj personaj konvinkoj, sed […] Z. ☞ konforma, kongrui.
4 (pri, pro) respondeci: ni ne respondas por la konvinkoj nek agoj de li Z; ĉiu alia ideo, kiun tiu aŭ alia E-isto ligas kun la E-ismo estas lia afero pure privata, por kiu la E-ismo ne respondas; la ĉefo respondas pri la subuloj B; la gazeto ne respondas pri la enhavo de la reklamoj.
respondo. Ago k vortoj de tiu, kiu respondas 1 k 2: kia demando, tia respondo Z; kian respondon donis la mastrino al tiu sinjoro? Z; ĉu vi donis al li jesan respondon aŭ nean? Z; al via letero mi povas doni la sekvantan respondon Z; la «Lingvaj Respondoj» de Z.; (f) pri tio ĉi la historio donis jam perfekte trankviligan respondon Z.
responda
1 Prezentanta respondon: en mia responda letero mi diris, ke […].
2 Prezentanta proporcian konformecon: aĝo responda por edziniĝo Z; lia aĝo estas la plej responda por edziĝo Z; ekzemplero, en kiu sur la responda loko li estos enskribinta la nomon Z; tiuj informoj ne estas respondaj al la realeco.
3 Portonta la sekvojn de sia aŭ aliula ago: pro ĉiuj maljustaĵoj la registaro estas responda antaŭ Tut-Eŭropa Tribunalo Z; la E-ismo k la E-istoj ne povas esti respondaj pri miaj personaj ideoj k aspiroj Z.
respondado. Agado de tiu, kiu faras respondojn: liberigi min de respondado pri diversaj demandoj Z.
★respondeco
1 Eco de aferoj, kiuj respondas inter si: rimo estas ia respondeco de sonoj.
2 Sindevontigo porti la rezultojn de ago aŭ faro: demeti de unuj E-istoj ĉian respondecon por la agoj k idealoj de aliaj Z; vi havos sur vi tre grandan moralan respondecon Z; estos bone, se vi formetos de vi la financan respondecon Z; ĉefo devas konduki la armeon je sia propra respondeco B; civila (aŭ: leĝa) respondeco (difinita laŭ la komuna juro); kontrakta respondeco (difinita de kontrakto).
respondeca. Portanta respondecon: mi estas eldonisto, respondeca antaŭ la publiko Z.
respondeci (pri) Havi la respondecon 2 de tasko, farita ago ks.
respondecigi. Devigi iun porti la sekvojn de sia aŭ aliula faro.
respondeculo. Tiu, kiu respondecas.
respondumo. Respondeco 2.
interrespondi (ntr) Respondi 3.
priresponda. Respondeca: mi estas priresponda prizorgantino de mia familio Z.