← Reen al R

PIV 2020 · 13137

★rajt/o

rajt/o Σ Povo, pravigita de leĝoj, moroj aŭ specifaj interkonsentoj, plenumi agon, pridisponi k uzi aĵon aŭ postuli ion de aliuloj: nur la devoj estas la fundamento de la rajtoj; la dia rajto de reĝo (sendependa de la volo de liaj regatoj); rajto de popolo pri memdispono; la rajtoj de virinoj (pri egaleco kun la viroj); defendi siajn rajtojn; la Deklaracio pri la Homaj Rajtoj; hebrea komunumo iom post iom senigita je ĉiuj civitanaj rajtoj Z; mi havas rajtojn sur la danan tronon Z; rajtoj de aŭtoreco Z, de voĉdonado Z; la rajto pri la vivo, de sindefendo; posteno, por kiu lia deveno donis al li la rajton Z; li havas la rajton por tio Z; patro havas la rajton puni siajn infanojn B; ĉiu havas plenan rajton eldoni en E. aŭ pri E. ĉian libron, kiun li deziras Z; vi havas plenan rajton uzi tiun formon Z; mi prenas al mi la rajton kondukadi la aferon laŭ mia bontrovo Z; partopreni kongreson sen rajto de voĉo Z; mi devas fari uzon el la rajtoj de kolegeco, por diri al vi […] Z; kie regas la forto, tie rajto silentas Z; kiu havas forton, havas rajton Z. juro, privilegio.
rajta. Konforma al rajto: rajta postulo.
rajte. En rajta maniero: rajte plendi B; leĝe k rajte Z; rajte pretendi titolon.
rajti (tr)
Havi la rajton (pri io, fari ion): kion rajtas leono, ne rajtas azeno Z; vi rajtas ricevi kompenson pro la damaĝo; la rajtantoj bonvolu enskribiĝi ĉe la notario.
👥 Havi permeson pri io: post la manĝo la infanoj rajtis ludi ekstere.
rajteco. Eco de io rajta: la rajteco de lia agmaniero, de kongresa decido.
rajtigi. Doni al iu difinitan rajton: mi rajtigas vin montri (mian leteron) al ĉiu persono Z; mi rajtigas vin voĉdoni en mia nomo B; mi rajtigas per tiu ĉi letero s-ron L. de B., ke li sciigu en mia nomo […] Z; la Rajtigitaj Delegitoj Z (en universala kongreso); raporti antaŭ siaj rajtigantoj; bankiera rajtigito.
rajtigo. Ago, per kiu oni rajtigas iun: la firmo sendu al mi la rajtigon eldoni la broŝureton, kie mi volos Z; mi sendas al vi rajtigan leteron, por ke vi povu trakti en mia nomo Z.
rajtigilo. Dokumento, kiu atestas pri rajtigo.
nerajta. Kontraŭa al la rajto: nerajta decido de la estraro.
samrajte. Kun tiuj samaj rajtoj, kiel la aliaj.
senrajta
Havanta neniun rajton: homoj, kiuj vidas en mi nur senrajtan fremdulon Z.
Bazita sur nenia rajto: senrajta plendo, privilegio.
senrajtigi. Senigi iun je difinita rajto: senrajtigi deputiton (pro miselektiĝo, krimo ks).
aŭtorrajtoj Rajtoj, kiujn ĝuas la kreintoj de tekstoj, artverkoj ks pri la ekspluatado de tiuj verkoj. tantiemo.
balotrajto. Rajto partopreni en baloto: en Francujo dum la 19a jc balotrajton ne havis la oficiroj, la virinoj k la frenezuloj.
egalrajta. Havanta rajton egalan al rajto de aliulo: egalrajtaj civitanoj; (analoge) lingvo internacia prezentas egalrajtan propraĵon de la tuta mondo Z; la dogmo, ke ĉiu patrujo apartenas egalrajte al ĉiuj siaj filoj Z.
egalrajteco. Stato, en kiu ĉiu havas la samajn rajtojn, kiel la aliaj: longatempe la virinoj celis al la egalrajteco B.
kopirajto Ekskluziva rajto por difinita nombro da jaroj, kiun donas la leĝo al aŭtoro, desegnisto k.a. por multobligi k disvastigi originalan verkon.
pasrajto. Rajto de veturilo alvenanta en vojkruciĝon, pasi antaŭ tiuj, kiuj venas el alia vojo. prioritato, cedodevo.
plenrajta. Ĝuanta plenajn rajtojn: en sia lando de naskiĝo ili devas esti plenrajtaj regnanoj Z; lingvo k lando apartenantaj plenrajte al ĉiuj siaj uzantoj k loĝantoj Z.
plenrajtigito. Delegito, diplomato, al kiu oni donis la rajton trakti k decidi, sen konsulti sia(j)n komisiinto(j)n.
strikrajto. Rajto fari strikon, plejofte provizita per leĝa procedaro.
respondrajto. Rajto de civitano respondi en gazeto aŭ alia informilo al atako, tie farita kontraŭ li persone k nome.
tradukrajto. Rajto, koncedita de la aŭtoro aŭ de la originala eldonisto, traduki verkon en difinitan lingvon.
veto-rajto. Rajto malhelpi decidon per vetoo: en la Sekurec-Konsilio de UN la konstantaj membroj havas veto-rajton M.
voĉdonrajto. Ies rajto partopreni en voĉdonado.