PIV 2026 · Artikolo 15358

tantiemo

Litero T

tantiemo
1 procenta sumo pagata de eldonisto al aŭtoro por ĉiu vendita ekzemplero de ties verko: kiom da aŭtoraj tantiemoj mi povus ricevi per tia verko MBo li povis vivteni sin el la tantiemoj de sia plurcentavoluma verkado OE ➞ aŭtorrajto.
2 difinita procento de la profitoj, kiun ricevas la kunlaborantoj, direktoroj, membroj de la administra konsilio k.s. de komerca aŭ industria entrepreno.