PIV · 15359
Tantr/oj
Tantr/oj Θ Sanktaj tekstoj de la N budhismo, en kiuj la bramanaj dioj, la ŝaktioj k la magio ludas grandan rolon.
Tantrismo. Hinda filozofio, bazita sur kredo al ŝaktioj k celanta unuiĝon kun la kosmo; ĝi influis la esoteran budhismon.