PIV 2026 · Artikolo 6023
hinduo
hinduo RELI ano de hinduismo.
hindua rilata al hinduoj aŭ hinduismo: hindua pastro Ko enbudhismiĝis la hindua kredo pri reenkarniĝo DBr
hinduismo
1 politeisma religio, kies sanktaj tekstoj estas en Sanskrito kaj kies anoj plejparte loĝas en Barato kaj Nepalo. ➞ Vedo; bramanismo.
2 socia organizo, responda al tiu religio, kaj karakterizata precipe de la kasto 1-sistemo.