PIV 2026 · Artikolo 13845

Sanskrito

Litero S

Sanskrito LING
1 lingvo kodigita de la gramatikisto Pāṇini ĉirkaŭ la 4-a jc a.K.E., kiu funkciis kiel norma kultura lingvo en Hindujo dum la antikveco kaj la Mezepoko: Sanskrito unue formiĝis kiel religia lingvo de la bramanoj ILa malgraŭ sia mirinda simileco al Sanskrito la litova lingvo ne estas lingvo hinda-irana OE
2 unu el la lingvoj parolataj en la antikva Hindujo, kies parolantoj povis reciproke kompreni sin, kaj sur kiuj baziĝis la kodigo de Sanskrito 1. ➞ veda; prakrito.
sanskrita rilata al Sanskrito: ili diris, ke la vortaro devas esti farita el radikoj Sanskritaj aŭ el vortoj, prenitaj mikse el ĉiuj lingvoj de l’ mondo Z la sanskritaj preĝoj kaj sanktaj vokoj estas murmurataj de pastroj, kiuj preskaŭ komplete forgesis ilian signifon ILa
sanskritida deveninta de Sanskrito: la sanskritidaj lingvoj