← Reen al H

PIV 2020 · 6022

hind/o

hind/o Z. Civitano de Hindio 2.
hinda. Rilata al hindoj: la hinda civilizacio, arto, filozofio.
Hindio, Hindujo
🌄 Regiono de S Azio, formanta vastan triangulon sude de Himalajo, inter la Arabia Maro k la Bengala Golfo; ĝi entenas Hindion 2, Pakistanon k Nepalon: la ideo de Kolumbo, ke devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon Z.
Σ Federacia regno (Hinda Unio), okupanta la plej grandan parton de Hindio 1 (Nov-Delhio). Sin. B(h)arato. Dekkano, Hindustano.
hindia. Rilata al la hindoj aŭ al Hindio: la hindia lingvo (varianto de la hindustana) estas oficiala federacia lingvo; hindia Oceano (situanta sude de Hindio, de la Afrikaj ĝis Aŭstraliaj bordoj).
Hindoĉinio
🌄 La S-Azia duoninsulo, kiu entenas Birmon, Tajlandon, Vjetnamion, Laoson, Kamboĝon k kontinentan Malajzion.
Parto de Hindoĉinio 1 (Laoso, Kamboĝo k Vjetnamio) sub franca regado dum la unua parto de la 20a jc.
hindeŭropa Λ Epiteto, per kiu la lingvistoj karakterizas la ne senpere konatan lingvon, de kiu devenas plejparte la nunaj lingvoj eŭropaj (ĝermanaj, latinidaj, slavaj k.a.) k pluraj aziaj (hindustana, persa k.a.), aŭ tiujn devenintajn lingvojn mem. arja.