PIV · 11179
ocean¹o
ocean1o
1 La etendaĵo el sala akvo, kiu kovras pli ol la 2/3 de la tersurfaco: riveroj enfluas en la oceanon; la ocean’, el bordo elirinte, glutas l’ ebenaĵon Z; (f) (la naturo) elmetis nin sur la bordon de tiu ĉi granda oceano mondo – naĝu, kiu povas naĝi! Z; oceano da sablo B, da verdaĵo. ☞ maro.
2 (ofte maj.) Vasta difinita parto el tiu etendaĵo: Hinda oceano, Arkta oceano, Paca oceano (Pacifiko).
oceana. Rilata al oceano(j): oceana fluo (➞ Golfofluo, Kuroŝio); oceana veterŝipo, kurierŝipo; oceana klimato.
Oceanidinoj. Marnimfoj.
oceanografio. Fizika, kemia k biologia studo de la maraj akvoj.
oceanologo. Specialisto pri oceanologio.
oceanologio. Scienca studo de la oceanoj k de ties fundoj: fizika, kemia, biologia, aplikata oceanologio.
transoceana. Iranta trans oceano: transoceana flugo.