← Reen al O

PIV · 11178

obus/o

obus/o Cilindroforma kuglego kun ogiva pinto, pafata de kanono k entenanta pulvoŝargon, kiun eksplodigas tempa aŭ perkuta fuzeo.  mitrajlo, ŝrapnelo.
obusingo. Metala tubo, fiksita ĉe la posta ekstremaĵo de obuso, k entenanta pulvon, kiun prajmo povas eksplodigi, por elpeli la obuson el la kanono. pulvujo.
kuglobuso. Obuso, entenanta rondajn kuglojn, kiuj disĵetiĝas ĉe la eksplodo.