← Reen al O

PIV · 11177

obtuz³a

obtuz3a
(pp angulo) Pli granda ol orto (90°), sed malpli granda ol streĉita angulo (180°). Sin. malakuta.
Malklara, kiel la malaltaj notoj de gamo; kvazaŭ sufokita: obtuza, iom rompita voĉo; nur aŭdiĝas de hufoj obtuza frapado G; kvazaŭ li aŭdis la fantomecan obtuzan blekadon Z; la obtuza kantado de la temaŝino Z; obtuze tondra bruo de lavango Z. Sin. malakuta. malakra, mallaŭta.
Ne preciza, ne klare sentata: obtuza doloro, malĝojo; en la okuloj brulis fajro de retenata obtuza kolero Z; obtuze suferi.
obtuzilo Aranĝaĵo, servanta por malfortigi aŭ malklarigi sonojn, lumradiojn kc. dampilo.
transobtuza (pp angulo) Konkava.