← Reen al K

PIV · 8288

konkav²a

konkav2a
Prezentanta konturon aŭ surfacon kavan, kiel la interno de resp. cirklo aŭ sfero: konkava lenso. konveksa.
a) (pp funkcio) Havanta konveksan negativaĵon; b) (pp angulo) Pli granda ol 180°. Sin. transobtuza.
konkavaĵo. Konkava parto de objekto.
konkaveco. Formo de io konkava.
dukonkava. Ambaŭflanke konkava: dukonkava lenso.
platkonkava (pp lenso) Unuflanke konkava k aliflanke plata.