← Reen al K

PIV · 8398

konveks²a

konveks2a
Prezentanta konturon aŭ surfacon elstaran, kiel la ekstero de resp. cirklo aŭ sfero: la konveksaj speguloj malgrandigas la objektojn B; konveksaj kolonoj.
(pp aro) Enhavanta la tutan strekon inter du ajnaj punktoj de la aro.
(pp funkcio) Tia, ke ĝia epigrafo estas konveksa 2. konkava.
konvekseco. Eco de io konveksa k valoro de ties kurbeco.
dukonveksa. Ambaŭflanke konveksa: dukonveksa lenso.
konkavkonveksa (pp optika lenso) Unuflanke konkava k aliflanke konveksa. Sin. menisko 2.
vojkonvekso. Konvekseco de ŝoseo tiel konstruita, ke la pluvakvo defluas de la konveksa mezo al la flankoj.
platkonveksa Unuflanke konveksa k aliflanke plata.