PIV 2020 · 8287
★konk/o
★konk/o
2 Objekto iel similforma: konko (manŝirmilo) de spado; konko de seruro; 🏠 konko de niĉo (kvaronsfera supra parto).
3 ❤ Organo similforma: orela konko (concha auriculae: profunda kavo en la meza parto de la orela aŭriklo); nazaj konkoj (concha nasalis: volviĝintaj ostlamenoj en la naza kavo).
4 ☉ Granda konko, uzata de Tritonoj kiel trumpeto.
konkaĵo. Konko, el kiu la molusko malaperis: kolekti konkaĵojn sur la plaĝo.
konkego. Granda konko, aŭ ties skulptita imitaĵo el marmoro, en kiu plaŭdas fontano.
konkulo. Konkoporta molusko.
konkohava ⊕ (pp petro) Enhavanta fosiliajn konkojn.
konkologio. Scienco pri la konkuloj.
borkonkoj ♉ Foladedoj.
fandokonko. Formujo, en kiun oni enfandas ŝtalblokon.