PIV · 8289
konker⁴i
konker4i (tr)
1 Akiri per milito k perforte estriĝi: (ili) eliris kontraŭ Jerusalemon, sed ili ne povis konkeri ĝin X; la Romanoj konkeris la tutan antikvan mondon B; Cezaro estis la konkerinto de Gaŭlujo.
konkero
1 Ago de tiu, kiu konkeras: la konkero de Anglio fare de Normandoj.
2 Io konkerita.
nekonkerebla. Tia, ke oni ne povas tion konkeri: nekonkerebla pozicio.