← Reen al D

PIV · 2812

damp/i

damp/i (tr) Malpliigi sonon aŭ bruon, i.a. 𝅘𝅥𝅰
Mane aŭ ile malpliigi la vibradon, aŭ ŝanĝi obtuzige la sonkvaliton: dampita sono de harpo.
(pp piano aŭ klaviceno) Ĉesigi la vibradon de la kordoj.
dampilo
𝅘𝅥𝅰 Helpilo, per kiu, ĉe violono, korno ks, oni mallaŭtigas la sonon k modifas la tembron.
𝅘𝅥𝅰 (pp piano aŭ klaviceno) Ĉesigilo de kordvibrado
Aparato tubforma, adaptebla al la ellastubo de aŭto aŭ al la tubo de pistolo, por obtuzigi la eksplodbruon.