← Reen al V

PIV · 16581

★vetur/i

vetur/i (ntr)
(iu) Esti transportata de unu loko al alia per tiucela aparato aŭ maŝino: malbone veturi estas tamen pli bone, ol bone iri Z; riĉulo veturas, malriĉulo kuras Z; veturi per kaleŝo B, en vagonaro B, sur ŝipo Z; eksterordinara ŝipo, per kiu li povis veturi en la aero Z; ni veturas […] per glitveturilo Z; veturi el Varsovio rekte Parizon Z; mi estis veturonta kun ili Z; ili veturis trarigardi la landon Z; (ŝerce) veturi sur sia paro da kruroj Z.
(pp veturilo) Translokiĝi: veturas ŝipo B, biciklo B, fiakro; li falis sub la radojn de veturanta vagonaro Z; la kaleŝo veturis kun ili pluen Z.
veturo, veturado. Ago de iu, kiu veturas: ĝui senpagan veturon sur la tramvojoj; la veturado daŭris tri tagojn; kvina rado ĉe veturado Z (senutila helpanto).
veturebla (pp vojo) Tia, ke sur ĝi oni povas veturi.
veturigi
Transporti de unu loko al alia per veturilo: unu granda ŝipo devis ilin veturigi al Peterburgo Z; la karavano veturigis al Damasko silkojn k perlojn; li levis la kadavron k metis ĝin sur la azenon k veturigis ĝin returne X; veturigi grenon al la bazaro B.
Direkti veturilon: malgranda kaleŝo veturigata de unu knabo Z.
veturigebla. Tia, ke oni povas ĝin veturigi.
veturigisto. Homo, kiu metie direktas veturilon, precipe ĉevaltiratan. koĉero, aŭtisto, ŝoforo.
veturilo
Ilo por transportado, konsistanta esence el kesto, k plejofte radoj aŭ glitiloj: en somero ni veturas per diversaj veturiloj, k en vintro per glitveturilo Z; terveturilo, akvoveturilo, naĝveturilo Z. aŭto, ĉaro, kariolo, tramo, aviadilo.
Vehiklo 3.
akvuma veturilo. Veturilo, servanta por akvumi ŝoseon.
alveturi (tr) Veturi al loko: alveturi la kongreson; por mi persone la alveturo estas tre malfacila Z.
ĉirkaŭveturi (tr) Veturi en la diversajn partojn de regiono: ĉirkaŭveturi la landon.
ekveturi. Komenci veturadon: kiam ni devis ekveturi, amikoj venis, por diri al ni adiaŭ Z.
elveturi
(ntr) Eliri, veturante: kiam vi elveturis el Varsovio? Z; ni elveturis tra la urba pordego Z; mi intencas elveturi el R. ĵaŭdon Z.
(tr) Eluzi veturante: tio estis plej mizera, plej multe elveturita vojo Z.
enveturi. Eniri, veturante: la knabo opiniis, ke li enveturas rekte en la landon de aventuroj Z; la kaleŝo enveturis en la korton Z; riĉaj gastoj faris sian enveturon en la fieran domon Z.
enveturejo. Pordo, tra kiu la veturiloj povas enveturi en la korton.
forveturi. Foriĝi, veturante: la sekvantan tagon, ni forveturis tre frue Z; ŝi forveturis Norvegujon Z; jungu k forveturu, por ke vin ne retenu la pluvo X.
kunveturi. Kunesti dum veturo: la reprezentantoj de diversaj regnoj kunveturiĝis Z.
preterveturi (tr)
Veturi preter io senmova: preterveturi stratangulon, monumenton, apudvojan vilaĝon.
Preterpasi 2: preterveturi funebran procesion.
reveturi. Reveni, veturante: li reveturis el la kamparo nur hieraŭ; dum la reveturado hejmen Z.
surveturi (tr) Veturi sur io aŭ iu: la aŭto surveturis du kokinojn k unu hundon.
traveturi (tr) Trairi, veturante: traveturi la tutan Eŭropon Z; vojo, kiun ni devis traveturi Z; uzinte 22 horojn, por traveturi la kvar mejlojn Z; mia traveturo per Berlino al Ĝenevo Z.
transveturi (tr)
Transiri, veturante: transveturi la golfon Z; transveturi monton.
Surveturi: la lokomotivo transveturis al li la piedojn Z.
aerveturado. Veturado en la aero per aerodinoj aŭ aerostatoj. aeronaŭtiko.
akvoveture. Per transportado sur rivero aŭ maro.
akvoveturilo. Veturilo por iri sur aŭ en akvo.
ĉelveturilo. Speciala veturilo, por transporti la akuzitojn aŭ kondamnitojn, ĉiun en aparta ĉelo.
ĉerkoveturilo. Veturilo, por la transportado de mortinto en ĉerko.
domveturilo. Veturilo, interne aranĝita kiel dometo, kie oni povas loĝi. Sin. ruldomo.
glitveturilo. Sledo: glitveturileto Z.
kurierveturilo. Veturilo, destinita al la transportado de la poŝtaĵoj.
loĝveturilo. Domveturilo.
marveturi = navigi.
naĝveturilo Z (ark.) Boato.
petveturi. Veturi en aŭto aŭ kamiono, kies kondukanton oni gesthaltigis sur la vojo k petis pri senpaga transportado.
postveturilo. Remorko.
poŝtoveturilo. Kurierveturilo.
spacveturilo. Spacoŝipo.
ŝarĝoveturilo. Veturilo por la transportado de pezaj ŝarĝoj. kamiono.
ŝipveturi. Veturi per boato, ŝipo ks: ŝipveturado malsupren sur granda akvofalo Z.
trenveturilo. Remorko.
velveturi. Veturi sur akvo helpe de la vento: la ŝipo velveturis tra la arbaro Z; lerni la velveturadon Z.