PIV 2026 · Artikolo 15176
ŝoforo
ŝoforo profesia stiristo de aŭto, kamiono k.s.: la studento veturis per aŭtobuso, diris subite al la ŝoforo, ke li haltu FSz ➞ aŭtisto, motoristo.
ŝofori ntr
1 labori kiel ŝoforo.
2 (vastasence) stiri aŭton, kamionon k.s. vi ne rajtas ŝofori ĉar vi estas tro juna CPi mi tuj enaŭtiĝis kaj ŝoforis 70 km por esti kun ŝi PGu