PIV 2020 · 10659
motor¹o
motor1o
1 Aparato, uzata por transformi iuspecan energion en mekanikan energion: elektra, gasa, benzina motoro; vapormotoro; kompunda elektromotoro (kontinukurenta kun paralela k seria volvaĵoj); kompunda vapormotoro (kun du aŭ pluraj cilindroj, aplikanta intersekvan ekspansion); eksterranda motoro de boato; motorciklo, motorkultivado.
2 (f) Objekto aŭ persono, kiu instigas al progreso: la lingvo ja estas la ĉefa motoro de la civilizacio Z; Javal, kiu estis la animo de niaj ĝisnunaj kongresoj, la ĉefa motoro de nia lasta kongreso en Ĝenevo Z.
motora
1 Rilata al motoro: motora paneo.
2 ⚥ Rolanta en moviĝo (precipe pp nerva elemento): ❤ visceromotoraj, angiomotoraj nervoj; ❤ la motora areo de la kortekso, motoraj neŭronoj.
motorizi. Provizi per
1 Motoro;
2 Motorveturiloj: motorizi armeon; motorizita kultivado.
dizelmotoro. Dizelo.
eksplodmotoro. Motoro, funkcianta per eksplodo de gaso.
gasmotoro. Motoro, funkcianta per brulado de gaso.
relajsmotoro. Motoro, kiu, per tre malgranda potenco, elklikas grandan efikon per liberigado de akumulita energio.
ventmotoro. Aparato, uzanta la forton de la vento, por produkti mekanikan energion.