← Reen al A

PIV 2020 · 826

★anim/o

anim/o
Ne sensperceptebla forto, rigardata kiel la esenco k la ekspliko de la vivo de ĉiu ekzistaĵo: tiel longe, kiel mia animo estas en mi Z; homo, kies animo estas en liaj nazotruoj X (en lia spiro); lia animo forkuris en la pinton de la piedo Z (li preskaŭ svenas de timo); kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos N; ili vivas per unu animo en du korpoj Z (pp intimaj amikoj); sen Moor ni estas korpo sen animo! Z; eligi sian animon Z (morti); (f) la animo de l’ mondo ( panteismo).
Θ Tiu forto, rigardata kiel nemateria individua esenco, per kiu la sola homo kapablas rilati kun la dieco: rekomendi sian animon al Dio; mi fordonas mian animon al la diablo Z; la unuaj teologoj diskutis, ĉu la virino havas senmortan animon; la pastra flegado de la animoj.
Θ Tiu sama esenco, rigardata kiel postvivanta la korpon: kredi je la transmigrado de la animoj ( metempsikozo, reenkarniĝo) ; la pesado de la animoj (juĝado de la mortintoj en la religioj egipta, kristana, islama); la animoj de la purgatorio; preĝi por ies animo ( indulgenco); vagi kiel turmentata animo (damnito). spirito 6.
Φ Psiko.
Fonto de la sentoj k pasioj, tuto de la moralaj k emociaj kapabloj, kontraste kun la intelektaj: lia tuta animo ribelis kontraŭ tiu hontiga trudo; konsideri la staton de la animoj Z; algluiĝis lia animo al Dina X (li enamiĝis); sonoj ne aŭdeblaj sed senteblaj por ĉiu animo sentema Z; Tolstoj estis pli ĝuste granda animo ol granda inteligento; tonoj, kiuj parolas al la animo B; (f) tiu pentraĵo ne havas animon.
Homa persono: estis eĉ ne unu animo en mejla ĉirkaŭaĵo; urbeto de kvin mil animoj; ב mia animo (mi).
Ĉefa instiganto, aganto; li estis la animo de la entrepreno B, de la Rezistado. koro, kerno, motoro.
La interna parto de objekto: la animo de pafilo (centra kavo de la tubo), de violono (ligna cilindreto fiksita sub la ponto, inter la sontabulo k la dorso), animo de kablo (la centra ŝnureto); animo de statuo (kerno aŭ armaturo, sur kiu oni ĝin fandas). kalibro, alezo, almo.
anima. Rilata al la animo: anima trankvilo ( ataraksio), konflikto, turmento; ĝi (mia patrujo) staras antaŭ miaj animaj okuloj Z; tiu ardo k kvazaŭ anima soifo je la vortoj de la Evangelio Z.
animi (tr)
Vivigi: animita estaĵo; trovi la ĝustan vojon al animado de la lingvo.
Vigligi: animi la pezan atmosferon de oficiala kunveno; animita parolado, diskuto.
Inspiri: poemo, animita de malamo al la tiraneco.
animismo Θ Formo de religio, bazita sur la kredo, ke ĉiuj objektoj en la mondo havas propran animon, ligitan aŭ ne al ili. manao.
reanimi. Redoni movojn al haltinta koro aŭ spiraparato.
reanimado Tuto de la procedoj (intensa flegado), ebligantaj reestabli la vivonecesajn funkciojn, momente endanĝerigitajn okaze de medicinaj, kirurgiaj aŭ traŭmataj situacioj: la reanimado celas rekrei ekvilibron kiel eble plej proksiman al la normalo koncerne spiradon, cirkuladon k jonan ekvilibron; reanimado de droninto.
senanima Z. Ne havanta animon: iuj homoj asertas, ke la bestoj estas senanimaj estaĵoj; (f) senanima beleco.
egalanima. Ĝuanta konstantan humoron, ekvilibritan karakteron. flegma, senpasia.
facilanima. Aganta sen sufiĉa pripensado, sen seriozeco: la multo de mono faris lin malhumila k facilanima Z; por ke en okazo de bezono ni havu kontraŭpezon, se la kongresanoj volus fari ion facilaniman Z; la virinoj estas tiel facilanimaj! Z; fari facilanime rompojn k ŝanĝojn en la lingvo Z.
facilanimaĵo. Io farita facilanime: ĉu oni povas tiel konstante fari facilanimaĵojn k kuradi post diinoj? Z. frivolaĵo.
facilanimeco. Malseriozeco, senpripensemo: kompreneble, estus facilanimeco, se mi volus oferi E-on, kiu jam ion atingis Z; la pli maljunaj virinoj plendas pri la facilanimeco de la junularo Z.
grandanima. Havanta noblan, altan animon: montru vin grandanima Z; se vi grandanime donos al mi la favoron, pri kiu mi vin petas […] Z; (analoge) ĉu mi povos akcepti la grandaniman proponon de vi k de L. Z; (ironie) ne vere, amikoj, kia edifa k grandanima maniero de pensado! Z.
grandanimeco. Eco de iu, io grandanima: balancanta kun esprimo de grandanimeco la kapon al Cl. Z; konfeso mia senkulpigu min nun antaŭ la grandanimeco via Z.
unuanima
Havanta unu saman volon, opinion: unuanima civitanaro; la unuanima armeo aklamis lin reĝo.
Montranta tian samvolecon, samopiniecon: unuanima decido; la Deklaracio unuanime akceptita en la Bulonja kongreso Z; eĉ nun, por la sankta unuanimeco, mi forĵetus mian laboron k aliĝus al la Volapük Z.
ventanima. Tre facilanima, sencerba.