PIV 2026 · Artikolo 19839

animacii

Litero A

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. animacia
  2. animacio
  3. animaciaĵ/o
animacii tr FOTO desegni aŭ prezenti ion en formo de movbildoj: animacii fabelon animacii grafikaĵon animacii falmenuon filmo animaciita per komputilo ➞ animi.
animacia
1 rilata al animacio: animacia studento Ko
2 kreita per animacio: infanaj animaciaj filmoj Ko
animacio ago aŭ procedo animacii: tradicia pupteatro kombinita kun animacio kaj videoprojektado HDe
animaciaĵo animacia verko: animaciaĵoj de Walt Disney SBe ➞ animeo, desegnofilmo.