PIV 2026 · Artikolo 827

animalo

Litero A

animalo ZOOL besto 1. membro de la zoologia regno Animalia (animaloj) el la domanio Eukaryota
1 Ĉi tiu vorto estis enkondukita kaj poste oficialigita pro la ideo, ke la signifo de besto estu limigita al la hom-ekskluziva signifo (besto 2). Tamen la pli ĝenerala hom-inkluziva signifo estas zamenhofa kaj ĉiam restis kutime uzata signifo en la efektiva lingvouzo. Notindas, ke tia dusignifeco de la vorto por besto ekzistas en tre multaj lingvoj. Ekster scienca kunteksto la vorto animalo estas evitinda.