PIV 2020 · 1858
★best/o
★best/o
1 Ĉiu animalo escepte de homo: hejma, sovaĝa besto; mi donu vian karnon al la birdoj de l’ ĉielo k al la bestoj de l’ kampo Z; la leono, plej forta el la bestoj X; malbonaj infanoj amas turmenti bestojn Z; tre kara best’ estas zibelo pro sia bela felo Z; li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento Z. ☞ bruto.
2 (f) Homo stulta aŭ kruda kiel besto: la malsaĝa besto alportas al mi la ŝlosilojn k volas nun ricevi la monon! Z; vi trompas la popolon […] ha, vi abomena besto! Z.
sovaĝa besto. Ne hejmigita besto, danĝera aŭ ne por homo. ☞ sovaĝbesto.
besta
1 Rilata al besto: bestaj ekskrementoj B.
bestaĵo. Ago inda je besto: rompu la murojn inter la popoloj k nur tiam povos malaperi tiaj bestaĵoj! Z.
bestaro
1 Aro de bestoj: kiu timas bestaron, ne iru arbaron Z.
2 Faŭno.
besteco
1 Eco de besto, kontraste al eco de homo.
2 Sovaĝeco, malhumaneco.
bestego. Aparte granda besto.
bestega. Malhumana, monstre kruela: la bestega Bjelostoka buĉado Z; kun bestega bruo ili enfalas en la ĉelojn de la fratinoj! Z.
bestejo
1 Loko (en farmodomo ks), rezervita por la bestoj.
2 Menaĝerio.
3 Zoologia ĝardeno.
besteto. Aparte malgranda besto.
bestigi. Fari iun beste malnobla, sensenta: drinkado bestigas la homon.
prabesto. Antaŭhistoria besto.
dombesto. Besto, vivanta kun la homoj (por agrikulturo aŭ en la hejmo).
hejmbesto. Besto tenata hejme por akompano aŭ plezuro.
poŝbesto. Marsupiulo.
rabobestoj. Subordo (Fissipedia) de teraj karnovoruloj kun longaj, kurbaj kaninoj k tranĉaj antaŭmolaroj, ekz-e civeto, gulo, hieno, hundo, kato, leono, linko, mustelo, tigro, urso ks: (f) hom’, vi bela rabobesto de l’ Renesanco! K.
prarabobestoj 💀 Kreodontoj.
rajdobesto. Besto, sur kiu oni povas rajdi.
sovaĝbesto. Nehejmigita besto, danĝera por la homo (vorto uzata precipe pri kvarpieduloj: lupo, leono, tigro ktp). Sin. bestio 1. ☞ sovaĝa besto.
sovaĝbesteco. Eco de sovaĝbesto: (f) kian gradon de sovaĝbesteco povas atingi la genta malamo! Z.
ŝarĝbesto, ŝarĝobesto Z. Kvarpiedulo, uzata de homoj por transporti ŝarĝojn surdorse (azeno, ĉevalo, kamelo ks).
tirbesto. Kvarpiedulo, uzata de homoj por transporti ŝarĝojn per tirado de veturilo (bovo, ĉevalo, hundo ks).
virbesto. Virseksa besto: el ĉiuj brutoj prenu po sep paroj, virbestojn k iliajn inojn X.