PIV 2020 · 12146
★pied/o
★pied/o
1 ❤ (pes) Ekstrema, artikigita parto de: a) la gambo de homo k simio; b) la membroj de aliaj vertebruloj, servanta por stari k paŝi: la maldikaj piedoj de arabaj ĉevaloj Z; senlace la cikonio staris sur unu piedo Z; kuiri porkajn piedojn; simioj havas kaptokapablajn piedojn; suferi je la piedoj; pro arteriosklerozo k manko de pulso en la piedoj Z; havi platajn piedojn (kun nenormale platiĝinta planda volbo); armita de la kapo ĝis piedoj Z; mi jam lavis miajn piedojn X; etendi siajn piedojn konforme al la litkovrilo Z (pf: ne elspezi pli, ol oni posedas); mi sidas sur seĝo k tenas la piedojn sur benketo Z; (f) lia animo forkuris en la pinton de la piedo Z (li preskaŭ svenis pro teruro). ☞ instepo, kalkano, maleolo, plando, mano. ➞ piedartiko, piedflegi, piediri, piedpinto, piedteno.
2 Tiu sama korpoparto, rigardata kiel servanta por sin movi: ŝi ne veturis, ŝi uzis siajn proprajn piedojn Z; li forpelis siajn piedojn Z (forkuris); danci antaŭ iu sur piedoj k manoj Z; sur la fingroj de la piedoj li aliris al la pordo Z; se vi retenos vian piedon en sabato X (ne marŝos); sur Lia irejo forte teniĝas mia piedo X. ☞ spuro.
3 Tiu sama korpoparto, rigardata kiel servanta por stari: ŝi apenaŭ povis teni sin sur la piedoj Z; stari kun ambaŭ piedoj sur la tero (pf: ne lasi sin trompi de iluzioj); stariĝi sur fortaj piedoj en la mondo Z; esti sur la piedoj Z (leviĝinta; f: tute sana k agpova); atingi grundon firman sub la piedoj Z; perdi la grundon sub la piedoj; stari per unu piedo en la tombo Z; foriri kun la piedoj antaŭe (esti enterigota); havi piedojn el argilo X (esti falema).
4 Tiu sama korpoparto, rigardata kiel simbolo de potenco: metu viajn piedojn sur la kolojn de ĉi tiuj reĝoj X; li metas gentojn sub niajn piedojn X; la polvon de viaj piedoj ili lekos X; ŝi ĵetis sin al la piedoj de sia edzo Z; ili regalas per la piedo (bato) la mizerulon Z.
5 🍁 ♉ Analoga subtenanta k/aŭ movanta parto de iaj bestoj k plantoj: la piedo de molusko, de boleto. ☞ stipo 2.
6 Analoga parto, sur kiu staras meblo, aparato aŭ alia objekto: ĉirkaŭ la piedo de la tablo Z; la kato kuŝis inter la piedoj de la brakseĝo; la forno sur siaj kvar feraj piedoj Z; glaseto kun ligna piedo Z.
7 Malsupra parto de io: ĉe la piedo de la monto, de la muro; la sablo en la piedo de la Sfinkso Z; ĉe la piedo de la paĝo; ∆ la piedo de ortanto strekita el punkto al kurbo (sekcopunkto kun la kurbo). ☞ bazo.
8 ♧ En la greka k latina metrikoj, la plej malgranda versero, uzata kiel mezurunuo.
9 ♧ Versero, minimume dusilaba, prezentanta facile memoreblan kombinon de unu forta k de unu aŭ pluraj malfortaj silaboj: trokea, anapesta piedo. ☞ metro.
pieda. Rilata al piedo: piedaj arterioj; (f) la pieda parto de lito (ĉe kiu kuŝas normale la piedoj; ☞ kapa).
piede
1 Per la piedoj: malfeliĉo venas rajde, foriras piede Z.
2 (f) Malsupre de: piede de la paĝo vi trovos noton.
★piedego. Granda, dika piedo de homo aŭ besto: la leono levas sian piedegon kontraŭ mi.
piedeto
1 Malgranda, gracia piedo: piedetoj de infano, de kato.
2 ♉ Malgranda piedo 5: piedeto de ekinodermo, de poliketo.
★piedingo
1 Speco de ringo, kiu pendas de la selo k en kiun oni metas la ekstremaĵojn de la piedoj por surĉevaliĝi k rajdi.
2 ❤ Orela osteto, stapedo.
3 Ⓣ Similforma peco de maŝino.
dekpieduloj ♉ Ordo (Decapoda) de malakostrakoj ampleksanta i.a. salikokojn, kankrojn, krabojn.
dupieda. Havanta du piedojn.
dupiedulo. Animalo, havanta du piedojn: homo estas dupiedulo.
kvarpiede. Uzante, por sin movi, la manojn k la piedojn: la infano kuris kvarpiede.
kvarpiedulo. Besto, havanta kvar piedojn.
pseŭdopiedo ♉ ⚥ (pseudopodium) Protoplasma lobo aŭ fadeno, kiun povas eligi la rizopodoj (ameboj k.a.), iuj bakterioj k iuj ĉeloj (leŭkocitoj) de superaj vivuloj por translokiĝi aŭ kapti nutraĵon. Sin. pseŭdopodo.
senpieda. Ne havanta piedo(j)n: senpieda batrako; senpieda vazo.
tripiedo
1 Seĝo kun tri piedoj: li trafis tripiedon k vundis brovon Z; la tripiedo de la Pitia en Delfo.
2 Laboratoria aparato, kun tri piedoj, sur kiun oni metas balonon kun likvo varmigota.
tripieda. Havanta tri piedojn: tripieda masto.
anserpiedo. Kenopodio.
azenpiedo, ĉevalpiedo. Tusilago.
birdpiedo. Ornitopodo.
bulpiedo ⚕ Denaska aŭ akirita misformiĝo, malhelpanta al la piedo normale apogiĝi sur la grundo.
katpiedo. Antenario.
kapopieduloj ♉ Cefalopodoj.
leonpiedo = edelvejso.
naĝpieduloj = fokuloj.
nudpieda, nudapieda. Sen ŝuoj: estas por vi nefareble veni en la palacon, ĉar vi estas nudapieda Z; kalvaj k nudpiedaj monaĥoj Z; kuraĝon mi havas sufiĉe, por iri nudapiede tra la mezon de la infero! Z.
palmopieda. Havanta la fingrojn de la piedo kunigitajn de membrano (ekz.: anaso, ansero, cigno, mevo); rempieda.
platpieda. Havanta platajn piedojn.
radikpieduloj ♉ Rizopodoj.
rapidpieda. Kapabla kuri rapide: la rapidpieda Aĥilo; miaj tagoj estas pli rapidpiedaj ol kuristo X.
rempieda. Palmopieda.
sekpiede. Ne malsekigante la piedojn: transpasi rojon sekpiede.
velurpiedeto. Piedeto de kato, entirinta siajn ungojn.