PIV · 1203
★artik/o
★artik/o
1 ❤ (articulatio) Loko de kunligiĝo aŭ de kuniĝo inter du skeletaj elementoj de la vertebruloj (inkl. homon): estas 3 kategorioj de artikoj: la duonmoveblaj (Sin. simfizoj 1, 2), ebligantaj tre limigitajn moviĝojn, la nemoveblaj (Sin. sinkondrozoj), ne ebligantaj moviĝojn, k la moveblaj (Sin. sinoviaj artikoj, veraj artikoj), ebligantaj ampleksajn moviĝojn; estas ses specoj de moveblaj artikoj: la globartikoj, la kondilartikoj, la selartikoj, la ĉarnirartikoj, la pivotartikoj k la glitartikoj. ☞ artro.
2 Ⓣ Sistemo, kiu ligas du pecojn (ekz. stangojn aŭ ŝaftojn) per akso, ebliganta rilatan movon ĉirkaŭ tiu akso: forka artiko; globartiko, boltartiko; universala artiko (en kiu la rilata movo estas ebla ĉirkaŭ du perpendiklaj aksoj, pere de interringo).
atlanto-aksisa artiko ❤ Ĉefa artiko inter la du unuaj nukaj vertebroj, per kiu la atlanto kuŝas sur la aksiso.
atlanto-odontoida artiko. Artiko, inter la unua nuka vertebro k la dentoforma apofizo de la aksiso.
sinovia artiko (articulatio, junctura synovialis) Movebla artiko.
artiki (tr)
1 Kunigi per artiko: artiki stangon kun rado.
2 Artikulacii.
artikigi = artiki.
artikiĝi. Iĝi artikita: humero artikiĝas supre kun skapolo, malsupre kun ulno k radiuso.
artikuloj= artropodoj.
disartikigo. Amputo je artiko.
reartikigi ⚕ Ĝuste reloki elartikiĝintan membron.
reartikigisto. Ne diplomita kuracisto pri reartikigoj.
kardanartiko Ⓣ Artiko 2, provizita per kardano.
manartiko. Artiko inter mano k antaŭbrako (radiuso-karpa artiko): la elfknabino prenis lin je manartiko Z. Sin. pojno.