PIV · 1202
★artifik/o
★artifik/o. Lerta aŭ ruza agmaniero aŭ procedo, per kiu oni celas imponi, iluzii aŭ trompi: ni devas agi rekte k malkaŝe, por tio estas necese, ke ni ne faru iajn novajn artifikojn, kiuj povus lin timigi Z; la artifikoj de advokato, de amanto Z; pensu serĉi en via kapo ian novan artifikon, por eltiriĝi el ĉi tiu afero! Z; mi avertas ĉiujn niajn kunbatalantojn kontraŭ tiuj artifikoj, per kiuj oni penas delogi ilin de la ĝusta vojo Z; kian efikon devis havi tia eksterordinare lerta artifiko! Z; ni, sprituloj ĉiam povas per anguletoj k per artifikoj al rekta celo veni Z; ĉian artifikon, ĉian ruzaĵon, ĉian subfosadon ni devas severe eviti Z. ☞ intrigo, elturniĝo.
artifiki (tr)
1 Fari ion per artifiko; ruze elpensi.
2 Doni malsimplan, afektan formon al (penso, frazo ks).
artifikeco. Eco de iu, io artifika: la plej granda artifikeco konsistis en tio, ke, tenante la fingron en la vaporo, oni povis flarsenti […] Z.
artifikulo. Iu artifika: ili estis nur pupoj en la manoj de lertaj artifikuloj Z.
senartifika. Sincera, malkaŝema.