PIV · 7434
Kardan/o
Kardan/o. Itala filozofo, medicinisto k matematikisto (G. Cardano, 1501−1576).
kardano Ⓣ Sistemo de alligo aŭ pendigo, konsistanta el du partoj povantaj turniĝi ĉirkaŭ du aksoj perpendiklaj unu al la alia, ekz. en antaŭaj radoj motoraj k direktaj de aŭtomobilo; per ĝi oni povas fari ekz. kompason senoscila malgraŭ la movoj de la ŝipo, aŭ konekti du turniĝantajn aksojn, kies direktoj varias unu rilate al la alia. ➞ kardanartiko.