PIV · 7433
kardamom/o
kardamom/o
1 🍁 (ss) Sp. de eletario (Elettaria cardamomum) el Hindio, plurjara herbo kun branĉiĝantaj rizomoj, kun lancetformaj, aromaj folioj, kun verdete blankaj floroj k kun ronde triangulsekcaj kapsuloj, enhavantaj malgrandajn, angulajn semojn po multaj, kiuj pro aromo estas utiligataj kiel spicaĵo.
2 🍁 (vs) Kardamomo 1 k parencaj sp-oj same uzataj, i.a. el la g. amomo.
3 👥 La kapsulo de kardamomo 1 (Malabara kardamomo) k de kardamomo 2, i.a. la Siama kardamomo (el Amomum compactum). ☞ amomo.