← Reen al K

PIV · 7432

kardamin/o

kardamin/o 🍁 G. (Cardamine el brasikacoj) de unu-, du- k plur-jaraj herboj kun simplaj aŭ plume kunmetaj folioj, kun blankaj aŭ violaj floroj k kun plataj, longformaj silikvoj, elaste dehiskantaj per valvoj po du; ĉ. 200 sp-oj el la mez- k malvarmaj regionoj, ekz.:
amara kardamino 🍁 (C. amara), plurjara herbo kun grandaj, blankaj floroj viol-anteraj; hejma en Eŭropo k Siberio, humideja aŭ eĉ akveja.
herbeja kardamino (C. pratensis), N-hemisfera, plurjara herbo uzata por salatoj k medicino. Sin. herbejkreso.