← Reen al K

PIV · 8635

kres²o

kres2o 🍁 Kn de pluraj sp-oj de brasikacoj, herboj havantaj milde akragustajn foliojn, uzatajn por salato k garnaĵo. lepidio, kardamino, nasturtio.
kresejo. Loko, kie kreskas kreso.
akvokreso. Oficina nasturtio.
ĝardenkreso. Kultiva lepidio.
herbejkreso. Herbeja kardamino.
vintrokreso. Kn de du sp-oj de barbareo (ordinara barbareo aŭ printempa barbareo), kultivataj por salatoj, pasintece por oleoriĉaj semoj.