← Reen al K

PIV 2020 · 8634

★krepusk/o

krepusk/o
Nehela lumo, kiun estigas sunaj radioj resenditaj de la tera atmosfero post subiro de Suno k antaŭ ĝia leviĝo: mara krepusko komenciĝas aŭ finiĝas, kiam Suno estas je 12° sub la horizonto, k astronomia krepusko je 18°; matenkrepusko, vesperkrepusko.
(f) Ekkadukiĝo, ekfiniĝo, ekmalfortiĝo: mia cerbo naĝas kvazaŭ en krepusko; la Krepusko de la Dioj (opero de Vagnero). agonio, dekadenco.
krepuska
Karakterizata de krepusko: krepuska lumo; krepuskaj papilioj.
(f) Malluma, malvigla, malgaja: la krepuska periodo de la vivo B.
krepuski (ntr) Nehele lumi: komencis krepuski Z.
krepuskiĝi
(pp nokto) Proksimiĝi.
(f) Malklariĝi: la penso en li krepuskiĝas. kadukiĝi, kliniĝi.
elkrepuskiĝi
(pp tago) Proksimiĝi, naskiĝi.
(f) Klariĝi, naskiĝi: grandaj ideoj elkrepuskiĝas en mia animo Z.