PIV · 7889
★klin/i
★klin/i (tr)
1 (pp rigida objekto) Meti en tian pozicion, ke unu fino aŭ parto estas malpli alta ol la alia: volu klini vian kruĉon, ke mi trinku Z; fakoj, kies fundoj estas klinitaj malrekte al la muro Z; li klinis la glavon antaŭ li; (f) Li (Dio) klinis la ĉielon k iris malsupren X.
2 (pp malrigida objekto) Kurbigi, fleksi al malsupro: la neĝo klinis al la tero la branĉojn de l’ abio B; li sentis, ke la saliko klinas sur lin siajn branĉojn Z; junkoj klinitaj de la vento.
3 Oblikvigi parton de sia korpo: klini salute la kapon Z; ŝi sidis, klininte la kapon al la brusto Z; klini la orelon al iu Z (pf favore aŭskulti); li klinis sian ŝultron por portado X; kun talio klinita pro la pezo de la kruĉo Z; klinita sub la pezo de la jaroj; (analoge) klinu viajn foliojn, admonis la saliko Z.
4 (f) Emigi, inklinigi: klini al pardonemo la animon de la reĝo X; klinu mian koron al viaj leĝoj X.
5 (f) Cedigi: mi klinis mian koron, por plenumi viajn leĝojn X; plena sako ĉiun mastron al vi klinos Z (ĉiu cedas al mono).
sin klini
1 Fleksi la supran parton de la korpo: ili sin klinis super la kadukan viron Z; mi (la kuracisto) klinis min super la infanon Z; klini sin malantaŭen, por rigardi la plafonon.
2 Fari tiun movon, kiel signon de respekto: li klinis sin […] k faris adorsaluton X; la siringarbetoj klinis sin al ĝi (la bela cigno) en la akvon Z; (f) Regno de homoj, kiu apartenas ne al tiu aŭ alia gento […] (Usono), mi klinas min antaŭ vi! Z.
3 Fari tiun movon, kiel signon de rezignacia obeado: en la premo de mizero mi ne klinu min antaŭ la idolo de popolamaso Z; (f) vi devas vin klini antaŭ ĝiaj (de la publiko) sensencaj kapricoj Z; la afero dependas de diversaj cirkonstancoj, antaŭ kiu mi devas min klini Z.
klina. Prezentanta klinon.
klino
1 Ago, per kiu oni klinas: salutante lin per klino de la kapo Z.
2 Ⓣ La angulo inter iu rekto aŭ ebeno k ne eksplicite nomata referencdirekto.
3 ☐ (pp karakteriza kurbo de elektrontubo) Kvociento de la elementa variado de la anoda kurentintenso per tiu de la krada tensio, kiam ĉiuj ceteraj tensioj restas konstantaj.
klineco. Pozicio de io klinita: la klineco de kanontubo.
kliniĝi
1 Iĝi klinita: la siringa arbetaĵo kliniĝas super la barilon Z; la veturilo kliniĝis danĝere; ŝi disŝiradis rozojn de kliniĝantaj al ŝi branĉoj Z; kliniĝintaj krucoj B; la kliniĝinta turo de Pizo; sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj Z; (f) ĉi tiu krimula kap’ kliniĝas al la tombo Z.
2 Sin klini 1: la malbona frato kliniĝis super ŝin k ridis malice Z; mia edzino estu adultigata de aliulo k aliuloj kliniĝu super ŝi! X.
3 Sin klini 2: viaj fratoj venos, por kliniĝi antaŭ vi ĝis la tero X; li kliniĝis al la Eternulo X; la reĝidino nevole devis kliniĝi antaŭ li Z; ju pli peza la greno estis, des pli profunde ĝi kliniĝis en pia humileco Z.
4 Sin klini 3: li kliniĝis respekte antaŭ la leĝo B; en juĝo ne kliniĝu al la opinio de la plimulto X.
5 (f) Malleviĝi, alproksimiĝi al sia fino: la suno kliniĝis al la horizonto, la tago jam forte kliniĝis X; la jaro kliniĝis al sia fino Z; la imperio kliniĝas al sia ruino. ☞ kaduka.
kliniĝo
1 Stato de kliniĝanta korpo: la gracia kliniĝo de ŝia kolo; (f) la tempo de kliniĝado antaŭ ŝajnaj aŭtoritatoj Z.
klinilaro ⚔ Mekanismo, kiu ebligas meti kanontubon en la celdirekton laŭ la vertikala ebeno.
klinometro ⛰ Instrumento, ofte kun kompaso, por mezuri la klinon de tera areo disde la horizontalo, kalkulatan en gradoj aŭ en procentoj. ☞ goniometro.
alklini. Klini al: la knabo kriante alklinis sin al la tero Z; alkliniĝante al la patrino Z; branĉoj, kiuj alkliniĝis unu al la alia Z.
deklini
1 Klini flanken, en nenormala aŭ malĝusta direkto: per subita gesto li deklinis la armilon; (f) deklini la vojon de la justeco X. ☞ deturni.
2 (f) Instigi al malbona konduto: deklini la koron de la Izraelidoj de la transiro en la landon X; ili vane penos deklini nin de nia vojo Z.
dekliniĝi
1 Flankeniĝi en malĝusta direkto: la barko dekliniĝis de sia kurso; (f) ili dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj X; kiam vi dekliniĝos ĉu dekstren, ĉu maldekstren X. ☞ devii.
2 Flankeniĝi de vero aŭ justo: dekliniĝi de la bona konduto, de la reguloj Z, de sia ĵuro Z; ŝi dekliniĝis de la honesteco de ŝia patrino Z.
dekliniĝo
1 Flankeniĝo.
2 Malobservado de la reguloj aŭ de la moralo: ĉiuj liaj dekliniĝoj estos pardonitaj; per nedekliniĝa irado rekte antaŭen Z.
3 = deklinacio.
disklini. Klini duflanken: en kanabon manojn enŝovante li disklinas la trunket-densaĵon G.
elklini. Klini, eligante: elklinante la kapon k rigardante el malantaŭ bukedo Z; ŝi elkliniĝis super la balkonon Z; infanaj kapetoj elkliniĝantaj el la branĉaj plektaĵoj Z.
forklini
1 Klini, malproksimigi for de iu: ŝi forklinis flanken unu el la folioj Z; Moor, forklininte la kapon Z; (pf) forklini sian orelon X; (f) Moseo stariĝis antaŭ Li […], por forklini Lian koleregon Z; liaj edzinoj forklinis lian koron X.
2 (f) Malrespekti, mistrakti: ne forklinu la rajton de via malriĉulo X, de fremdulo X; forklini la leĝon je sia profito.
forkliniĝi. Grave dekliniĝi: vi flugu ĉiam post ni, tiam vi ne forkliniĝos de la vojo Z; la saĝulo forkliniĝas de malbono X; virino, kiu povas iam forkliniĝi de la virteco Z; observi ĉion, skribitan en la libro de Moseo, forkliniĝante de ĝi nek dekstren nek maldekstren X.
sendekliniĝe. Restante ĉiam en la ĝusta vojo: io, kio donos al ni la eblon sendekliniĝe resti eterne sub nia standardo Z; li sendekliniĝe iris al la elektita celo Z; mi, kies amo estis sendekliniĝa ĉiam de la ĵuro Z.
sinklino. Riverenco.
subkliniĝo = inklinacio.
adorkliniĝi. Fari adoron, klinante la korpon ĝis la tero: li adorkliniĝis antaŭ la tuta armeo de la ĉielo X; al la ora statuo ni ne adorkliniĝos X.