← Reen al D

PIV · 3037

devi/i

devi/i Z (ntr)
Delokiĝi de la normala pozicio aŭ direkto: kompasmontrilo devias sub la influo de magneto; deviinta vertebro.
(f) Dekliniĝi de la regula konduto: ŝi deviis de la virta vojo B. deturniĝi, devojiĝi, flankeniĝi.
devio
Nenormala delokiĝo: stomaka, spina devio; devio disde politika linio, disde socia normo.
Diferenco inter la direkto de la magneta poluso k la direkto montrata de magneta kompaso, influata de la ŝipa aŭ aviadila fermaso.
Grado de mistrafo de pafaĵo. ekarto.
Diferenco en iu loko inter la direkto de la vento, teorie deduktebla el la aerprema distribuo, k la vera direkto de la vento, influata de la forto de la Tera rotacio.
📈 La diferenco inter valoro k ia mezvaloro.
(pp ondo) Deflankiĝo for de la centra frekvenco dum frekvenca aŭ faza modulado.
kvarila devio 📈 (pp aro da nombroj) Duono de la diferenco inter la tria k la unua kvariloj.
meza devio 📈 (pp aro da nombroj) La aritmetika mezvaloro de la absoluta valoro de la devioj, kutime kalkulita el la aritmetika mezvaloro aŭ la duilo.
norma devio 📈 (pp aro da nombroj aŭ stokasta variablo) La nenegativa kvadrata radiko de la varianco.
deviigi. Fari, ke io deviu: ŝtoneto deviigis la radon.