← Reen al K

PIV · 8949

★kvar

kvar
Numeralo, esprimanta la nombron post 3 en la serio de la entjeroj (4, IV): unu, du, tri, kvar, k finita la far’! Z; la kvar elementoj de la antikva scienco: aero, akvo, fajro, tero; la kvar sezonoj; la kvar operacioj: adicio, subtraho, multipliko, divido; la kvar anguloj de la mondo; la kvar ĉinaj klasikaĵoj; la kvar piedoj de ĉevalo Z; ŝi havas spriton kiel kvar Z. tetra/.
Nomo de la cifero 4.
kvara. Vicmontra numeralo, signifanta, ke la koncernataĵo venas post tri antaŭaj: tri aferoj estas nekompreneblaj por mi, k kvaran mi ne scias X; la kvara volumo de la Fabeloj de Andersen; Henriko la kvara; la kvara de Julio (Usona festo, memoriganta la Deklaron pri Sendependeco).
kvare. En la kvara loko de elnombrado.
kvaro
Aro de kvar aferoj aŭ personoj: kvaro da kartludantoj; trefa, kera kvaro; la Kvaro por la Kvara (loka komitato por la 4a UK en Dresdeno).
La nombro aŭ la cifero 4: li alportis hejmen jam ne… «duon», sed «kvaron»! Z. kvarteto.
kvarilo 📈 (pp finia vico de nombroj) Nombro tia, ke unu, du aŭ tri kvaronoj de la nombroj malsuperas ĝin; oni tiam parolas pri la unua, dua, resp. tria kvarilo. mediano, dekilo, centilo, plurilo.
kvariliono. Unu miliono da triilionoj (1024).
kvarobla
Prezentanta nombron aŭ kvanton, kiu estas al alia kiel kvar al unu: post la devalutiĝo la prezoj fariĝis kvaroblaj; rikolto kvarobla je la antaŭa.
Konsistanta el kvar partoj: kvarobla jungitaro, fadeno.
kvaroble
Multiplikite per 4: kvaroble tri estas dekdu; fariĝi kvaroble pli riĉa; pro la ŝafeto li repagu kvaroble X.
En kvarobla maniero: kvaroble faldi paperfolion.
kvarobligi. Fari, ke io estu kvarobla: kvarobligi sian ludmonon.
kvarono
Ĉiu el la kvar egalaj partoj de tuto: kvarono de horo (15 min); kvarono de jaro (3 monatoj): kvarono de litro; (f) en tri kvaronoj de la okazoj (tre ofte).
𝅘𝅥𝅰 Noto, signita per nigra punkto kun tigo, sen vosto, k valoranta la kvaronon de plena noto. Rim. kvaron estas pref-e uzata ĉe kelkaj vortoj: kvaronhoro, kvaronjaro (trimestro), apud la pli regulaj horkvarono, jarkvarono.
kvaronigi. Dividi en kvar egalajn partojn.
kvaropo. Grupo de kvar personoj aŭ objektoj: kvaropo da asoj; kvaropa serio da kartoj; kvarope promeni; kvaropa koncerto B.
kvaropismo Tendenco en la E-a poezio, kies majstroj estis i.a. Auld k Rossetti (el la poemaro Kvaropo).
kvarteto Z 𝅘𝅥𝅰
Verko por kvar voĉoj aŭ kvar instrumentoj: arĉa kvarteto.
Grupo de kvar personoj, kiuj kantas aŭ ludas tian verkon.
trikvarone
Tiel ke la rezulto prezentas la tri kvaronojn de la tuto: trikvarone pagi sian ŝuldon.
(f) Plej grandparte: la urbo forbrulis trikvarone.
Kun pozicio meza inter fronte k profile: pentri virinon trikvarone.